Horo en Dua Vivo (DV)
La horo GMT (Greenwich Mean Time) = horo en DV + 7. Ekzemple: 1 horo GMT = 1 horo DV + 7 horoj = 8 horo DV.
Esperanto-kurso en Dua vivo
Ekde la 8-a de oktobro 2007, ĉiulunde, je la 21:00-22:30 GMT (14:00-15:30 Dua Vivo horo), okazas en la 2-a etaĝo de Asocio, en Esperanto-Lando, Mez-nivela Esperanto-kurso. Lariko Melnik, la instruistino, proponas helpi la partoprenantojn plibonigi lingvo-konon per konversacio kaj lingvo-ekzercoj.
1-a DuaViva Universala Kongreso
Okazis dum la 6-a kaj 7-a de Oktobro 2007 (24 horoj), la Unua DuaViva Universala Kongreso de Esperanto. La programo enhavos i.a. sekvantajn programerojn: Interkona Aranĝo, Prelegoj, Poezia Konkurso, du Ekskursoj kaj Balo.
Gajnu monon en Dua Vivo
Dua Vivo estas virtuala mondo kun propra ekonomio. Por aĉeti kaj vendi aĵojn tie, oni devas havi L$ (Linden Dolarojn). Do, se plaĉas al vi gajni L$, ni helpos vin en la suba retejo:
Esperanto-rondo en Dua Vivo
Ekde la 12-a de Aŭgusto 2007, ĉiudimanĉe, je la 18-a horo GMT, okazas esperanto-rondo en Esperanto-Lando ("Capitol City 131, 227, 22"). Tiu foto estis farita de Esperantino Morigi en la 16-a de Septembro 2007.
